TTMIK nivelo 1 leciono 1

From Korean Wiki Project
Revision as of 07:17, 26 November 2010 by Dukemasuya (Talk | contribs)

Jump to: navigation, search

Parolu al mi en la korea - TalkToMeInKorean.com - Notoj senpagaj por la kurso de la korea lingvo Nivelo 1 Leciono 1

안녕하세요. = Saluton. / Kiel vi fartas? / Bonan tagon. / Bonan vesperon. / ktp...

'안녕' = bonfarto, paco, sano 하세요 = vi faras, ĉu vi faras?, bonvolu fari

안녕하세요 estas la plej ĝenerala rimedo por saluti iun en la korea, kaj 안녕하세요 estas 존댓말 [jondaetmal], ĝentila/formala lingvo. Kiam oni salutas vin kun 안녕하세요, vi povas simple respondi al ili kun 안녕하세요.

Ekzempla Konversacio A: 안녕하세요. [annyeong-haseyo] = Saluton. B: 안녕하세요. [annyeong-haseyo] = Saluton.

감사합니다. = Dankon.

감사' = dankemo, dankeco 합니다' = Mi faras

감사합니다 estas la plej ĝenerale uzata formala rimedo por diri “Dankon.”. 감사 signifas “dankemo” kaj 합니다 signifas “Mi faras” en 존댓말, ĝentila/formala lingvo, do kune ĝi signifas “Dankon.”. Oni povas uzi ĉi tiun esprimon, 감사합니다, kiam oni volas diri "Dankon." en Esperanto.

Ĉi tiuj lecionnotoj prefere estu uzataj kun la MP3-a podkastleciono, kiu disponeblas ĉe TalkToMeInKorean.com. Bonvole ne hezitu disdoni la lecionojn senpagajn de la korea lingvo kaj la PDF-dosierojn de TalkToMeInKorean al ĉiu, kiu lernas la korean. Se vi havas demandojn aŭ komentojn, bonvolu viziti TalkToMeInKorean.com.